© keller - Fotolia | waterfront

Frazlibro

La latina, ĉu vivanta lingvo?

© keller - Fotolia | waterfront
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La latina, ĉu vivanta lingvo?

La angla estas nuntempe la plej grava monda lingvo. Ĝin oni instruas tutmonde kaj ĝi estas oficiala lingvo en multaj landoj. Tiun rolon antaŭe ludis la latina. La latinan origine parolis la latinoj. Ili estis la enloĝantoj de Latio, kies centro estis Romo. La lingvo disvastiĝis kun la ekspansio de la Romia Imperio. En la antikva tempo, la latina estis la gepatra lingvo de multaj popoloj. Ili vivis en Eŭropo, Nordafriko kaj Okcidentazio. Sed la parola latina diferenciĝis de la klasika latina. Ĝi estis ordinara lingvo, nomita vulgara latina. En la romiigitaj regionoj ekzistis malsamaj dialektoj. El la dialektoj disvolviĝis mezepoke naciaj lingvoj. La lingvoj devenantaj el la latina estas la latinidaj lingvoj. Al tiuj apartenas la itala, la hispana kaj la portugala. Ankaŭ la franca kaj la rumana baziĝas sur la latina. Sed la latina ne vere estingiĝis. Ĝis la 19a jarcento ĝi estis grava komerca lingvo. Kaj ĝi restis la lingvo de la kleruloj. Por la scienco ĝis hodiaŭ gravas la latina. Ĉar multaj fakaj terminoj havas latinan devenon. Ankaŭ en lernejoj oni ankoraŭ instruas la latinan kiel fremdan lingvon. Kaj la universitatoj ofte atendas konojn de la latina. La latina do ne estas morta, eĉ se ĝin oni ne plu parolas. De pluraj jaroj la latina eĉ spertas revigliĝon. La nombro de homoj volantaj lerni la latinan denove kreskas. Ĝin oni plu konsideras kiel ŝlosilo al la lingvo kaj kulturo de multaj landoj. Do kuraĝu lerni la latinan! Audaces fortuna adiuvat , la bonŝanco favoras la aŭdaculojn!